Eastern Esperanto Federation

Orienta Esperantista Federacio

(Originale fondita en aprilo 1932)

La Orienta Esperantista Federacio estas fondinta en aprilo 1932. La antaŭa jaro kelkaj samideanoj de Essex iris al kurso de S-ro Pragano en Barry, Sudkimrio. Ili invitis tiun eminentulon veni la venontan jaron al Colchester kaj post tiu kunveno decidis fondi federacion. La unua prezidantino estis S-ino Moxon.

 

La federacio inkluzivas la graflandojn de Norfolk, Suffolk, Essex, kaj tiujn partojn de Essex, kiuj nuntempe estas en Londono, nome Havering, Redbridge, Barking & Dagenham kaj Newham.

 

Dum la lastaj dek jaroj estas kvar lokaj grupoj en la federacia regiono; en Braintree, Felixstowe, Ilford kaj Southend-on-Sea. Bedaŭrinde la grupoj en Clacton-on-Sea kaj Norwich ne nun ekzistas, pro la morto de la organizantoj, sed eble tiu situacio povas ŝanĝi estontece.

 

Kutime estas nuntempe du kunvenoj dum la jaro, kaj pikniko. Dum multaj jaroj la pikniko estis apud la estuaro Orwell, en Suffolk, sed nun okazas ĉe la farmbieno Boydell’s Dairy, en Wethersfield, Braintree, Essex.

 

Kelkfoje dum la jaro aperas la bulteno de la federacio “Orienta Stelo.” Kiel ano vi ricevos tiun eldonaĵon aŭ per poŝte aŭ per la interreto.

 

Por aliĝi al la federacio aŭ por ricevi pli da detaloj pri la federacio, bonvolu kontakti unu el niaj oficistoj pere de la steletoj maldekstaj.

 

La komitato de la federacio enhavas:

 

Prezidanto - Roy Threadgold, kiu loĝas en la vilaĝo Wethersfield, Braintree, Essex.

 

Secretario - Roy Simmons, kiu loĝas en la villaĝo Bramford, Suffolk.

 

Kasisto - Barrie Murphy, kiu loĝas en Leigh-on-Sea, Essex.

 

Komitatano - Mark Drake, kiu loĝas en Leytonstone, Redbridge, London.

 

La tri fotoj sur ĉi tiu paĝo estas el la lastatempaj arkivoj de la federacio. La unuaj du montras kunvenon ĉe Church House, Braintree, kaj la tria piknikon ĉe la farmbieno de Roy Threadgold, en Wethersfield, sur la Esperanto-Ponto, kiun Roy konstruis antaŭ kelkaj jaroj.

PROGRAMO

LASTATEMPAJ OKAZAĴOĴ

BULTENO

KONTAKTU NIN

E.A.B.

ILFORDA GRUPO

LONDONA KLUBO

LIGOJ

PAĜOJ

PREZIDANTO

SECRETARIO

KASISTO