Eastern Esperanto Federation |
Orienta Esperantista
Federacio Lastatempaj okazaĵoj |
Hejmpaĝo |
La problemo, tamen, estis ke la tuta
ĉeestantaro nombris nur sep, inkluzive de Anna kaj Renato. Mark venis de
Londono, Kimie kaj Arturo Prent de Brentwood, Barrie de Leigh-on-Sea, kaj Roy
Simmons de Ipswich. Roy Threadgold kaj David kaj Anne Harvey de Braintree ne
povis partopreni, nek Brian Bishop de Leigh-on-Sea. Kvankam estis bonege ne
aŭdi la anglan dum la tago, estis iomete embarase, ke ni estis tiom
malmulte. Ŝajnas, ke la fonto de nia ĉeestantaro nombras nur sep
Esperantistojn, kaj du, kiuj devas uzi la anglan. Tio vere signifas, ke ni
devas diskuti la estonteco de la federacio dum la jarkunveno en Braintree dum
Marto. La kosto de la luo de la ejo en Maldon ankaŭ altiĝis kvindek
procente dum la lasta jaro,ĝis £60. Tio vere estas tro por grupo, kiu
pages nur £25 kiel tagmono. |
En
septembro 2016 Kimie Markarian telefonis al nia sekretario kun la propono, ke
li invitu Anna Löwenstein prelegi ĉe nia aŭtuna kunveno en La
Kvakera Domo, Maldon en oktobro. Tion la sekretario faris, kaj Anna konsentis
. Anna proponis kelkajn temojn, kaj ni elektis la prelegon pri praaj Keltoj. Renato Corsetti, la edzo de
Anna akompanis ŝin. Ili partoprenis la tutan programon, kiu inkluzivis,
antaŭ lunĉo, lingva kliniko organizita de Barrie Murphy kaj promeno
tra la urbo ĝis la esrtuaro de la rivero Blackwater, kie la saksoj estis
venkitaj dum la Batalo de Maldon. Post lunĉo estis kvizo, la
prelego de Anna, kiu estis tre interesa, kaj la ludo ‘Skramble.’ La unua foto
montras Anna dum ŝia prelego, la dua Kimie, Anna kaj Renato dum la
tepaŭzo kaj la tria Mark Drake kaj Barrie Murphy dum la ludo. La lasta
montras Barrie, Mark kaj Renato dum la prelego de Anna. Estis bona etoso dum la
kunveno, kiu finiĝis je la kvina, kaj la manĝoj, kiel kutime estis
bonaj. Ni estis bonŝancaj ankaŭ ĉar la vetero estis suna. |